2016-04-26 — Elektado de prezidanto en Usono

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (usona hispana akcento)

53851069Balotantoj elektis en antaŭaj balotoj de estonta usona landestro. Donald Trump gajnis antaŭajn balotojn de la konservistoj en Pensilvanio, Marilando, Konektikuto, Rod-Insulo kaj Delavaro. Hillary Clinton gajnis antaŭajn balotojn de la progresistoj (la Demokrata Partio) en Pensilvanio, Marilando, Konektikuto kaj Delavaro; Bernie Sanders gajnis en Rod-Insulo. Danke al sia gajno, Clinton proksimiĝis al sekurigo de la nombro de delegitoj necesa por gajni la kandidatigon. (104 | US)