2016-03-31 — Falo en Okcidenta Bengalio

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (slovaka akcento)

47739697 Almenaŭ dudek homoj estis mortigitaj, ĉirkaŭ cent vunditaj kaj multaj kaptitaj en ruinoj, post kiam duonkonstruita superpasejo estis falinta en Kalkato, Okcidenta Bengalio, orienta Barato, ĉe la bangladeŝa limo. La retejo de la kompanio informis, ke la projekto de la superpasejo de Vivekananda estis ŝtala strukturo, plena de utilaĵoj, kaj ĝi estis konstruata en ŝtopita areo, kio malhelpis movadon de pezaj iloj. (260 | IN-WB)