2016-04-16 — Tremo de tero en Kumamoto

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (ĉeĥa akcento)

194118Dua sismo de grandeco sep komo nul frapis sudan Japanion en sabato en la unua dudek kvin de la japania norma tempo en profundeco ĉirkaŭ dek kilometroj norde de Kumamoto sur la insulo Kiuŝuo, sudokcidenta Japanio. Estas informoj pri pli multaj personoj kaptitaj ol dum la antaŭtremo, kies grandeco estis ses komo du kaj kiu okazis en ĵaŭdo en la dudekunua dudek ses de la japania norma tempo en profundeco ĉirkaŭ dek unu kilometroj. Naŭ homoj mortis pro la antaŭtremo. (200 | JP-43)