Showing posts with label Esperanto. Show all posts
Showing posts with label Esperanto. Show all posts

2023-01-14 - Electio præsidalis in Cechia

Andreas Babishus et Petrus Pavelus

Epok prim de selektasion presidentik av esed fasied in Cekhia in diurn saturndiik. Miloš Zeman (ISTP), president usksitempik, kel es representant de fraksion sinistristik-konservistik, no potes esar reselekted. Petr Pavel (ISTJ), kandidat de fraksion dekstristik-progresistik, av ganied trideskuink sentimi de voti. Andrej Babiš (ENTJ), kandidat nov de fraksion sinistristik-konservistik, av ganied nemulte minu ma et trideskuink sentimi de voti. Ili konkurero in epok sekund.

La unua etapo de la elektado de la prezidanto okazis en Ĉeĥio. Miloš Zeman (ISTP), la ĝisnuna prezidanto, kiu reprezentas la maldekstristan-konservistan frakcion, ne plu povas reelektiĝi. Petr Pavel (ISTJ), kandidato de la dekstrista-progresista frakcio, gajnis tridekkvin centonojn de la voĉoj. Andrej Babiš (ENTJ), nova kandidato de la maldekstrista-konservista frakcio, gajnis iomete malpli sed ankaŭ tridekkvin centonojn de la voĉoj. Ili konkursos en la dua etapo.

Li prim etappe del election presidential ha o(c)curret in Tchekia. Miloš Zeman (ISTP), li tilnui presidento, quel representa li fraction levulistic-conservativ, ne posse esser reelectet. Petr Pavel (ISTJ), un candidato del fraction dextristic-progressivistic, ha ganiat triant quin percentes del votes. Andrej Babiš (ENTJ), un nov candidato del fraction levulistic-conservativ, ha ganiat un poc minu ma anc triant quin percentes del votes. Ili va concurrer in li secund etappe.

Li unesmi etape del elektione del presidante ha eventa in Chekia in saturdie. Miloš Zeman (ISTP), li tilnui presidanto, kelo representa li fraktione leftisti-konservativ, non pova bli rielekte. Petr Pavel (ISTJ), un kandidato del fraktione dextristi-progresivisti, ha gana trianti sink sentimes del votos. Andrej Babiš (ENTJ), un nov kandidato del fraktione leftisti-konservativ, ha gana pokim min ma anke trianti sink sentimes del votos. Los sal konkura in li duesmi etape.

Phase primo de electione de præside de Cechia es facto. Miloš Zeman (ISTP), præside usque ad nunc, ab qui fractione sinistro-conservativo es repræsentato, non potes es itero electo. Petr Pavel (ISTJ), candidato de fractione dextro-progressivistico, habe triginta quinque centesimos de votos. Andrej Babiš (ENTJ), novo candidato de fractione sinistro-conservativo, habe paulo minus sed etiam triginta quinque centesimos de votos. Suo concurrentia es facto in phase secundo.

Le prime phase del election presidential ha evente in Chechia. Miloš Zeman (ISTP), le presidente fin a ora, del fraction sinistre-conservative, non pote esser reelecte. Petr Pavel (ISTJ), un candidato del fraction dextre-progressivista, ha ganiate trenta-cinque centesimos del votos. Andrej Babiš (ENTJ), un nove candidato del fraction sinistre-conservative, ha ganiate un poco minus mais etiam trenta-cinque centesimos del votos. Illes concurrera in le secunde phase.

L' unesma fazo dil elekto prezidantal eventis en Chekia. Miloš Zeman (ISTP), la tilnuna prezidantulo, qua reprezentas la fraciono sinistristara-konservistara, ne povas rielektesar pos dek yari en l' ofico. Petr Pavel (ISTJ), kandidatulo dil fraciono dextristara-progresistara, ganis triadekekin procenti del voti. Andrej Babiš (ENTJ), nova kandidatulo dil fraciono sinistristara-konservistara, ganis kelkete min ma anke triadekekin procenti. Li konkursos en la duesma fazo.

Primus circulus electionis præsidalis in Cechia evenit. Milosus Zemanus (Miloš Zeman, ISTP), præses in officio, qui factionem sinistram-conservativam repræsentat, non potest iterum eligi. Petrus Pavelus (Petr Pavel, ISTJ), ex factione dextra-progressiva, triginta quinque centesimas suffragiorum accepit. Andreas Babishus (Andrej Babiš, ENTJ), novus candidatus ex factione sinistra-conservativa, parum minus sed etiam triginta quinque accepit. In secundo circulo pugnabunt. (CZ)

2022-12-17 - Elekto en Fiĝio kaj aliaj okazaĵoj

64085084-1005En sabato, Fiĝio okazigis sian parlamentan elekton. Laŭ projekcioj, kaj la regantaj liberaloj (FijiFirst) kaj la oponantaraj kristanaj demokratianoj (la Popola Ligo) gajnos po dudekses sidoj en la kvindekkvinsida parlamento, rezultigante blokiĝon. La tunizianoj ankaŭ iris al la balotoj por elekti la parlamentanojn, tio estas la anojn de la Asembleo de la Reprezentantoj de la Popolo. Krome, tri homoj estis mortigitaj per neordinara ondo ĉe strando en Durbano, Sudafriko. (FJ) (TN) (ZA)

2022-11-19 - Brulo en Barato

1668986903-new-project-2022-11-21t040227-011 Brulo, kiu ekis en sabata vespero en kvartalaĉo en Siliguri, Barato, detruis ĉirkaŭ tridek domojn kaj kabanojn, vundetis dekdu homojn kaj senhejmigis tricent homojn. La brulo estis ne intencita, sed akcidenta. Ĝi disvastiĝis el kuirejo en la homplena loko kaj ĝi glutis kabanojn kaj domojn. Estis malfacile por la estingistoj trai la mallarĝajn apudvojojn per siaj maŝinoj. La estingistoj suspektas elektran kurtan cirkviton, ĉar estis malbonaj elektraj kabloj en iuj kabanoj. (IN)

2022-10-30 - Kolapso de ponto en Barato

En dimanĉo, penda ponto por piedaj irantoj super la rivero Maĉĉhu en la barata urbo Morbi kolapsis, kaŭzante la morton de almenaŭ centkvardekunu homoj kaj la vundojn de almenaŭ cent aliaj. La deknaŭjarcenta ponto estis longe fermita por riparoj kaj ĝi estis remalfermita je kvin tagoj antaŭ la kolapso, por esti preparita en la ĝusta tempo antaŭ la festoj Divalo kaj la Guĝarata Nova Jaro. La ponto estis riparata de privata trusto Oreva - firmao konata pro farado de horloĝoj. (IN)

2022-10-12 - Nova ĉefa ministro de Ĉado

63419330-403 La duonopozicia socialdemokrata politikisto kaj iama ĵurnalisto Saleh Kebzabo iĝis la nova ĉefa ministro de Ĉado. Li anstataŭigis la antaŭan socialistan ĉefan ministron Albert Pahimi Padacke, nearmean politikiston, kiu estis nomita ĉefa ministro de transira militista registaro en la lasta jaro, post kiam la nuna naciista prezidanto Mahamat Deby estis ekkaptinta la povon post la morto de la antaŭa prezidanto Idriss Déby - sia patro, kiu regadis Ĉadon dum pli ol tri jardekoj. (TD)

2022-10-03 - Atako en Somalio

somalia La nombro de mortintoj pro triobla bombado, farita de la islamana ribela grupo Al-Ŝabaab en la somalia urbo Beledweyne en lundio, altiĝis al almenaŭ tridek. La somalia prezidanto Hassan Ŝeiĥ Mohamud kondamnis la atakon. La somaliaj registaraj trupoj, subtenataj de lokaj milicoj kaj internaciaj liganoj, faras kontraŭribelan kampanjon kontraŭ Al-Ŝabaab, kiu estas konektita kun Al-Kaida. Mohamud pasintmonate instigis la civitanojn resti for de areoj tenataj de Al-Ŝabaab. (SO)

2022-09-24 - Elekto en Nauro

4-MVFVIV-copyright-image-227125Oni elektis ĉiujn deknaŭ parlamentanojn en la oceania lando Nauro. La voĉdonado estas deviga por ĉiuj civitanoj. En Nauro ekzistas tri politikaj partioj: Nauro Unue (liberaloj kaj kristanaj demokratianoj), Demokratia Parto de Nauro, Centra Partio. Sed la politikaj partioj ne estas gravaj; ĉiuj parlamentanoj estas oficiale senpartiaj. Oni spekulas, ke la nova parlamento elektos Russell Kun kiel la novan prezidanton, kiu anstataŭigos la nunan prezidanton Lionel Aingimea. (NR)

2022-03-16 - Reformoj en Kazaĥio

safe-image-1La kazaĥia prezidanto Kasim-Ĵomart Tokajev (INTP) proponis al la parlamento serion de reformoj, inkluzive de reestablado de la Konstitucia Kortumo, malpliigo de la postulata nombro de anoj por establado de partioj de dudekmil al kvinmil, kaj malpliigo de la nombro de la parlamentanoj deputitaj de la prezidanto. Li diras, ke la celo de tiuj reformoj estas anstataŭigi la ĝisnunan superregadon de la prezidento per respubliko ja regata de la prezidento, sed kun forta parlamento. (KZ)

2022-03-12 - Misila atako kontraŭ Irako

56580880-303Irano lanĉis dek du pafajn misilojn kontraŭ la iraka kurdistana urbo Erbil. Eksplodoj estis raportataj ĉe la usona konsulejo kaj la internacia flughaveno. La misiloj verŝajne estas Fateh-110s. Ne estas raportoj pri vundoj aŭ mortoj. Irakaj sekurecaj oficistoj konfirmis, ke la misiloj estis lanĉitaj el Irano kaj ke pluraj misiloj trafis la usonan konsulejon. (IQ)

2021-09-06 - Anstataŭigo de statuo en Meksiko

573e6700-0f9d-411e-b174-639cd1b8eeb8-AP21249539699111La meksikurbestrino Claudia Sheinbaum (INTP) anoncis en lundo, ke la historia Monumento de la itala esploristo Kristoforo Kolumbo (ESTP) en Paseo de la Reforma, unu el la ĉefaj avenuoj de la urbo, ne revenos, sed estos por ĉiam anstataŭigita per statuo de virino de la indiĝena olmeka civilizo. Ŝi diris, ke la anstataŭigo ne estas provo "forviŝi historion" sed anstataŭe fari "socian justecon". Laŭdire la bronza statuo de Kolumbo estos translokita al malgranda parko en la kvartalo Polanco. (MX)

2021-04-27 - Protestoj en Ĉado

2021-04-23-T092510-Z-503635631-RC2-L1-N9-KPFQP-RTRMADP-3-CHAD-DEBY-FUNERAL-MACRONPost kiam militista registaro estis transpreninta la potencon de la mortinta ĉada prezidanto Idriss Déby, malgraŭ malpermeso okazis protestoj petantaj transiron al civitana registaro. Almenaŭ du homoj estis mortigitaj en la ĉefurbo Nĝameno kaj tri aliloke en la lando. Virino estis mortigita, kiam kontraŭmilitistaj manifestaciantoj atakis aŭtobuson, kaj viro estis mortigita en la suda parto de la lando. La polico uzis larmigan gason por disigi manifestaciantojn. (TD)

2021-03-31 - Filipinaj plendoj kontraŭ Ĉinujo

safe-imageFilipinoj diris, ke ĉinuja mara ŝiparo "ekipita per milicoj" nun disvastiĝis al pli larĝaj areoj ene de la filipina ducentmejla ekskluziva ekonomia zono post okupado de la pridisputata Whitsun-rifo, kaj ke la ŝiparo spitis filipinajn postulojn, ke la ŝiparo estu retirita el la filipinaj akvoj. Filipinoj priskribis la ĉeeston de la ŝipoj kiel "svarmantan kaj minacan". Ĉinujaj diplomatiistoj diris, ke la boatoj ŝirmiĝis kontraŭ onda maro, kaj neis la partoprenon de milicoj. (CN)

2021-02-07 - Ebolo en la Demokratia Respubliko Kongo

4a94cf33a7121b57b8eee5eef9b29850595c831eLa ministerio de sano de la Demokratia Respubliko Kongo anoncis "revigliĝon" de la ebola viruso en la orienta flanko de la lando post kiam oni estis informinta, ke virino tie mortis pro la malsano je kvar tagoj antaŭe. La anonco venas je tri monatoj post kiam la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris finon de la ebola epidemio en la Provinco Ekvatora en la okcidento de la lando. La okcidentafrika ebola krizo mortigis pli ol dek mil homojn inter la jaroj 2013 kaj 2016. (CD)

2021-02-05 - Paca procezo en Libio

64-295Libiaj rivaloj akordiĝis pri registaro agonta ĝis elekto. Tio estas parto de paca procezo post la libia enlanda milito. Delegitoj de la Libia Politika Dialoga Forumo subtenata de la Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis en Ĝenevo, Svisio, por elekti Mohammad Junes Menfi kiel la prezidanton de la Prezidanta Konsilio kaj la komerciston Mohammed Dbaiba kiel la ĉefministron, venkante la prezidanton de la Ĉambro de Reprezentantoj Aguila Saleh kaj la ministron pri internaj aferoj Fati Baŝaga. (LY)

2020-W41 - Kronviruso en Islando

safe-image-phpIslando ordonis fermi trinkejojn, gimnastikejojn kaj distrejojn kaj akre malaltigis la nombron de homoj rajtigitaj kunveni publike - de ducent al dudek - por bremsi lastatempan altiĝon de kronvirusaj infektoj. Islando estis permesinta remalfermi trinkejojn kaj gimnastikejojn en la fino de majo post batalado kontraŭ la disvastiĝo de la viruso, sed en la dua duono de septembro, kiel en multaj aliaj landoj en Eŭropo, la nombro de kazoj altiĝis ĝis kvardek tagaj infektoj. (IS)

2020-W37 - Vakcino en Ĉinujo

c273e8ac327cbe95e866a3919d7be962La ĉinuja firmao Sinopharm komencis la trian fazon de provoj de vakcino kontraŭ la kronviruso en Peruo, komencante ĉe dudek homoj, kun la celo vakcini ses mil homojn inter la aĝoj 18 kaj 75 jaroj. Ĝis nun Sinopharm donis tridek mil dozojn al volontuloj kaj aliaj dek mil partoprenantoj ricevis duoblajn dozojn en Barejno kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Pliaj provoj estas planitaj por Maroko kaj Argentino. Barato raportis la plej grandan altiĝon de la nombro de okazoj. (CN)

2020-W25 - Kronviruso en la mondo

y05KSi.jpg
  • La Monda Organizaĵo pri Sano kaj la Infana Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj avertis, ke 51 mil infanoj povus morti en Okcidenta Azio kaj Norda Afriko pro la ruiniga efiko de la epidemiego kontraŭ sanaj sistemoj. Laŭ lunda deklaro, tio povus trafi subkvinjarulojn kaj inversigi progreson je infana postvivado en la regiono je preskaŭ du jardekoj.
  • Usona reprezentanto Tom Rice de la Respublikana Partio testiĝis pozitive pri la kronviruso, iĝante la oka tia membro de la Kongreso.

2020-W24 - Forigo de misinformoj pri Ĉinujo

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

ynMVdO.jpgLa servo por retaj tagaj libretoj Tvitero diris en vendredo, ke ĝi forigis reton de pli ol 170000 kontoj. Ĝi diris, ke ili disvastigis propagandon por la Komunista Partio de Ĉinujo en la socia amaskomunikilo kaj ke la reto havis ligojn al pli fruaj agadoj subtenataj de la Ĉina Popola Respubliko en la interkona retejo Fejsbuko kaj en la TTT-ejo por spektado de filmoj Jutubo. Pli ol mil rusiaj misinformaj kontoj ankaŭ estis forigitaj. (CN)

2020-W19 - Komploto en Venezuelo

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

ya5A96.jpgLa venezuela prezidanto Nicolás Maduro diris, ke "13 teroristoj", inkluzive de du usonaj civitanoj laborantaj por la privata sekureca kompanio Silvercorp USA, estis haltigitaj post vanigo de komploto por murdi lin. Li akuzis ilin pri "ludado je Rambo". La ŝtata televido elsendis kameraaĵojn de la kaptitaj solduloj en Aragua, norda Venezuelo. La opozicia ĉefo Juan Guaidó neis ian ajn implikiĝon kun la operacio, sed la kompaniestro Jordan Goudreau asertis la malon. (VE)

2020-W18 - Atako en Sirio

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

ytzIj0.jpgEn mardo antaŭ la deksesa horo, memmortiga atakanto eksplodigis plenan fuelujon en homplena strato proksime al la enirejo al la ĉefa merkato, mortigante almenaŭ 42 civilulojn, inkluzive de 11 infanoj, en la centro de la urbo Afrin en norda Sirio okupata de Turkio. La turkia ministerio pri defendo akuzis pri la atako la kurdajn Popolajn Protektajn Trupojn, kiuj estis forpelitaj el la regiono je apogo de Turkio en marto 2018. Neniu grupo konfesis sian respondecon. (SY)