2016-03-08 — Spionado en Gŭangdongo

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (hungara akcento)

26931771Kelkaj spionadaj kazoj estis raportitaj de la provinca registaro de Gŭangdongo, suda Ĉinujo: ĉinujaj soldatoj kaj aliaj homoj forlogiĝis de eksterlandaj spionejoj por ŝteli delikatajn sciojn. Tio okazis dum ekspozicio aranĝita de gŭangdongaj provincaj oficoj en la provinca ĉefa urbo Kantono en merkredo antaŭ unu semajno, kiam montriĝis, ke transmaraj spionoj per la interreto kolektis sciojn kaj instigis homojn perfidi. (306 | CN-44)