2016-03-08 — Polusa lumo en Tera atmosfero

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (ĉeĥa akcento)

dundeeEn la noktoj post dimanĉo kaj lundo, homoj ĉirkaŭ la norda poluso povis vidi belegan nordan brilon en la ĉielo eĉ super landoj tiel sudaj kiel Usono, Germanio kaj Granda Britio. Patrolo de Polusaj Lumoj de la Unuiĝinta Reĝlando petis, ke observistoj de steloj pardonu, ke ĝi ne antaŭdiris la nordan brilon, refaronte la manieron, kiel ĝiaj sistemoj mezuras la tumultojn en la Tera magneta kampo, kiuj sciigas, ke polusa lumo povas esti videbla. (282)