2016-03-01 — Disputo pri la Sud-Ĉina Maro

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (hungara akcento)

63692235Filipinaj fiŝ-kaptistoj diris, ke Ĉinujo dismetis eble eĉ kvin ŝipojn ĉirkaŭ la ringo-forma insulo Jackson Atoll en la Sud-Ĉina Maro, malhelpante ilin aliri iliajn heredajn fiŝ-kaptajn teritoriojn. Ĉinujaj pretendantoj nomas la insulon Wǔfāng Jiāo, filipinaj Quirino kaj vjetnamujaj Bãi Hải Sâm. Malgraŭ la teritoria disputo, la komunisma Ĉinujo estas la plej granda komerca kunpartoprenanto por la komunisma Vjetnamujo. (173 | CN)