2019-W09 - Atako en Pakistano

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

imageEn mardo, pluraj batalaj aviadiloj de la tipo Mirage 2000 de la Barata Aera Forto flugis super Muzaffarabad, en Azad Kaŝmiro, norda Pakistano, sur la linio, kiu fiksas la limon inter barata Kaŝmiro kaj pakistana Kaŝmiro, kaj ili invadis la aeran spacon postulatan de Pakistano kaj bombis suspektan trejnejon de la terurista grupo Ĝaiŝ-e-Mohammed proksime de Balakot, Ĥajber-Paŝtulando, nordokcidenta Pakistano. Ĝaiŝ-e-Mohammed estis mortiginta almenaŭ 40 homojn en Barato. (PK)