2018-03-15 - Kolapso de ponto en Miamo

29216350_1629993027077857_51259237577018773_nSekcio longa 53 metrojn de ponto por piedirantoj kolapsis en la kampuso de Florida Internacia Universitato en Miamo, Florido, sudorienta Usono. La sekcio de la ponto, kiu kolapsis, pesis 860 tunojn kaj ĝi falis sur plurajn aŭtojn sur la vojo malsupre. Ok aŭtoj estas disbatitaj. La ponto estis konstruita je nur kvin tagoj pli frue en sabato; ĝi ankoraŭ ne estis malfermita por pedirantoj, kaj la universitato estis je printempaj ferioj dum la kolapso. (15 | US-FL-Miami-Ft. Lauderdale)