2015-11-04

125179268Sciencistoj raportis, ke fajroj furiozantaj en Indonezio trafis borneajn orangutanojn aparte grave. Borneo, insulo dividita inter Indonezio, Malajzio kaj Brunejo, estas hejmo de proksimume tridek procentoj de la mondaj sovaĝaj orangutanoj. Fumo jam delokis multajn orangutanojn kaj kaŭzis sanajn malfacilaĵojn pro enspiro de fumo. Cindro el la vulkano de la orientindonezia Monto Rinjani fermis la mezindonezian Internacian Flugan Havenon Ngurah Rai, la trian plej utiligatan en la lando. (89)