2016-08-13 — Atako en Usono

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

postimageSola pafanto el proksimeco mortigis kvindekkvinjaran islaman klerikon Maulama Akomjee kaj lian sesdekkvarjaran kunlaboranton Thara Uddin, kiam ili iris hejmen ĉirkaŭ la dekkvara horo el islama preĝejo Al-Furqan Jame Masjid en Glenmore Avenue, Ozone Park, Kvinzo, Novjorko, norda Usono. Ambaŭ ankoraŭ surhavis islamajn vestojn post posttagmezaj preĝoj. Neniu estis arestita. Polico publikigis la skizon de la suspektato. (3 | US)