2014-02

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

  • 2014-02-13 | 2 456 702 | 002 015 EG    | Dum du-taga vizito de egiptistana delegitaro en Moskvo, rusistana ministro de eksteraĵoj Sergej Lavrov diris, ke Moskvo kaj Kairo interkonsentis plirapidigi laboron por redakti interkonsentojn pri milita kaj teĥnika kunlaboro. Rusistana ministro de defendo Sergej Ŝojgu aldonis, ke ĉi tio povus inkluzivi komunajn militajn ekzercojn kaj trejnadon de egiptistanaj oficiroj en rusistanaj militaj akademioj. Rusistana prezidanto Vladimir Putin diris, ke li subtenas la kandidatecon de la egiptistana ministro de defendo ĉefa marŝalo Abdal-Fattah al-Sisi por la venonta elekto de la prezidanto en Egiptistano.
  • 2014-02-13 | 2 456 702 | 142 034 AF    | Kaporalo Cameron Baird iĝis la centa aŭstraliano premiita per la kruco de Viktoria, kiun li ricevis pro agoj faritaj en batalo en la provinco Uruzgan, suda Afganistano, en la 22a junio 2013, kiuj kaŭzis lian morton. Afganistano liberigis sesdek kvin malliberulojn el la Arestejo de Parvan, norda Afganistano, malgraŭ maltrankvileco de Usono, ke la viroj estas respondecaj pri atakoj kontraŭ fortoj de NATO kaj Afganistano.
  • 2014-02-16 | 2 456 705 | 150 154 US-CA | 1 427 orajn monerojn de la meza 19a jarcento, kiuj estis enterigitaj en ok skatoloj, malkovris nenomita duopo promeniganta sian hundon en Gold Country, Kalifornio, okcidenta Usono. Oni pensas, ke la trovaĵo valoras pli ol dek milionojn da dolaroj kaj ĝi estas la plej granda konata trezoro de oraj moneroj iam trovita en Usono.