2016-02-23

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (turka akcento)

62785944La kvar indonezianoj, kiuj en dimanĉo dum ilia vojaĝo al Sirio estis deportitaj de Singapuro, konfesis havi personan rilaton kun konata terorista kondamnito Aman Abdurrahman. La polico en Barelang, Provinco de Insuloj Riau, norda Indonezio, ĉe la singapura limo, nun laboras por malkovri la komunikan reton inter ili kaj Aman Abdurrahman. La suspekto de la singapura polico ekestis pro la strangaj movadoj entreprenitaj de la kvar indonezianoj. (85 | IN)