2016-02-29

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (greka akcento)

2584132Unuafoje, kvindek centonoj de enketitaj japanianoj diris, ke ili estas malkontentaj pro la registara ekonomia politiko, kiu alfrontas leviĝantajn dubojn, kiam la eno fortiĝas kaj prezoj de akcioj falas. Subteno por "abenomiko", kiu antaŭe estis alta same kiel favorateco de la konservema ĉefministro Ŝinzo Abe (la Liberala Demokrata Partio), falis al tridek unu centonoj (kio estas rekorde malalta) en la semajn-fina enketo de elekto-rajtuloj. (94 | JP)