2016-02-01

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (usona hispana akcento)

85199502Elektantoj en Iovao, norda Usono, partoprenis amasiĝojn de progresistoj (la Demokrata Partio) kaj konservistoj (la Respublikana Partio) en la unua oficiala stadio de la usona elekto. Progresista kandidato Martin O'Malley ĉesigis sian kampanjon post sia tre aĉa faro en l' amasiĝoj. Ted Cruz gajnis la konservistan amasiĝon kun apogo dudekokcentona, sekvate de Donald Trump kun apogo dudekkvarcentona, Marco Rubio kun apogo dudektricentona kaj Ben Carson kun apogo naŭcentona. (81 | US)