2014 Norvegistano

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

Norvegistano hodiaŭ festas sian tagon de la konstitucio. Antaŭ ducent jaroj, en la 17a de majo 1814, oni subskribis la konstitucion de Norvegio. Laŭ tiu ĉi konstitucio, kiu estas valida ĝis hodiaŭ, la lando estas regata de Lia Moŝto Haroldo la 5a, la Reĝo de Norvegistano. En Norvegistano troviĝas gravaj vojoj E18 de Newcastle tra Norvegistano al Sankt-Peterburgo (ĝi kontinuas sub nomo AH8 al Irano) kaj E105 de Norvegistano tra Sankt-Peterburgo al Moskvo. Norvegistananoj, svedistananoj kaj danistananoj estas frataj popoloj, ĉar ili estas la plej bonaj fejsbukaj amikoj unuj de la aliaj. Laŭ la Monda Enketo de Valoroj, norvegistananoj estas mense proksimaj al finnlandanoj kaj germanistananoj. En la Unuiĝintaj Nacioj, Norvegistano ofte donas la samajn voĉojn kiel Finnlando kaj Japanio. Norvegistano plejparte komercas kun Granda Britistano kaj Norda Irlando, Germanistano kaj Svedistano.

Jen iom da novaĵetoj:

  • 2014-04-27 | 2 456 775 | 150 154 SE | Porrusistanaj ribeluloj en orienta Ukrainio liberigis svedistananan observanton, sed ne la aliajn sep eŭropajn observantojn, kiujn ili estis tenantaj dum tri tagoj.
  • 2014-04-28 | 2 456 776 | 150 151 RU | Usono altrudis trian rondon de punoj kontraŭ Rusistano, respondante tiel al instigado de ribelo en orienta Ukrainio fare de Rusistano. Porrusistanaj armitoj kaptis Konstantinovka, la lastan en ĉeno de urboj en orienta Ukrainio. Gennadij Kernes, la urbestro de Ĥarkovo, orienta Ukrainio, postvivis pafon en la dorson fare de nekonata murdanto. Du mil homoj pace manifestaciantaj en Donecko por unueca Ukrainio estis atakitaj per batiloj kaj larmiga gaso fare de porrusistanuloj.
  • 2014-05-07 | 2 456 785 | 150 154 NO | Norvegistana decido ignori la ĉisemajnan viziton de la Dalailamao al Oslo por eviti kolerigon de Ĉinujo kaŭzis kritikon en tiu homrajta lando. Kritikistoj diras, ke Norvegistano riĉa je nafto povus permesi al si pli malbonajn rilatojn kun Ĉinujo.