2019-W24 - Postsekvo de akcidento en Hungario

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

safe-image-phpKvar kadavroj estis reakiritaj en mardo dum la levo de la rompita ekskursa ŝipo, kiu sinkis en la pasinta monato post kolizio sur Danubo en Budapeŝto, Hungario. Tiam nur sep el la tridekkvin homoj sur la ŝipo estis savitaj. La kvar rekuperitaj korpoj ne estis formale identigitaj, sed ili supoze apartenas al la hungara kapitano de la boato kaj al tri sudkoreoj inkluzive de sesjara knabino - la sola infano, kiu mortis pro la akcidento. Kvar aliaj homoj ankoraŭ mankas. (HU)