2018-W24 - Juĝo en Hungario

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

hungarioPost kiam sepdek unu almigrantoj estis mortintaj en aŭgusto du mil dek kvin en kamioneto sur aŭtovojo ĉe Parndorf, Burgenlando, orienta Aŭstrio, finiĝis la juĝo kontraŭ la akuzitoj en la kazo de la tragedio. En ĵaŭdo en Kecskemét, meza Hungario, la kvar ĉefaj akuzitoj estis kondamnitaj al dudek kvin jaroj de malliberigo. La tri bulgarianoj kaj unu afganiano kriante metis la kulpon unu sur la alian. Dek aliaj akuzitoj estis kondamnitaj al ĝis dek du jaroj de malliberigo. (HU)