2018-W23 - Renkonto en Singapuro

101960985_18bfff94-48fe-4f18-b2a8-083722c1bd9cNordkoreia gvidanto Kim Ĝong-un kaj usona prezidanto Donald Trump alvenis en Singapuron antaŭ la venonta historia renkonto. Kim renkontis kun la singapura ĉefministro Lee Hsien Loong baldaŭ post la alveno. Kim kiel ĉefo faris sian unuan vojaĝon en eksterlandon en la Ĉinan Popolan Respublikon en marto, kaj en aprilo li fariĝis la unua nordkoreia gvidanto, kiu paŝis en Sudan Koreion, kiam li renkontis sudokorean prezidanton Mun Ĝe-In ĉe Panmunĵomo sur la interkoreia limo. (SG)