2018-03-17 - Antaŭ elekto en Rusio

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

RTS1_NSCG-1200x806Elekto de prezidanto okazos en Rusio en dimanĉo. Antaŭ ses jaroj, la aktuala prezidanto Vladimir Putin gajnis sesdek kvar procentojn de la voĉoj kaj li daŭre havas ampleksan subtenon en Rusio, parte pro sia politiko, sed parte ankaŭ pro ke iu ajn signifa alternativa gvidanto apenaŭ povas emerĝi en la rusia amaskomunikilara kaj politika sistemo. Rusio engaĝiĝas en la ukrainia kaj siria konfliktoj kaj ne estas multe da apetito en la rusia publiko por plua milita engaĝiĝo. (0 | RU)