2018-03-05 - Elekto en Italio

100283561_gettyimages-927494134Elekto okazis en Italio. La dekstra koalicio, kiu inkluzivas federistojn (la Nordan Ligon), gajnis malpli ol la tricent dek ses seĝojn bezonatajn por plejmulto. Sed rektdemokratianoj (la Kvin Steloj), kiuj insistas soli sen formi koalicion, verŝajne iĝis la plej granda partio en la malsupera ĉambro de la parlamento, kun ĉirkaŭ ducent tridek parlamentaj seĝoj. Kristanaj maldekstranoj (la Demokratia Partio) estas venkita kaj ilia estro Matteo Renzi estas forironta. (65 | IT)