2017-11-19 - Tremo de tero en Nova Kaledonio

23755701_1492945944137500_109898421444083679_nAverto pri mara ondego estis eldonita, post kiam submara tremo de tero de forteco 7.0 frapis Pacifikon proksime de Nova Kaledonio, orienta Francio, kaj najbara Vanuatuo. La Centro de Averto pri Maraj Ondegoj de Pacifiko avertis, ke personoj en minacataj mar-bordaj zonoj estu atentaj pri informoj kaj sekvu instrukciojn de ŝtataj kaj lokaj aŭtoritatoj. Kaj Nova Kaledonio kaj Vanuatuo troviĝas proksime de la Pacifika Fajra Rondo de vulkanoj kaj lokoj de tertrema aktiveco. (24 | NC)