2017-09-11 - Tropika ŝtormo en Usono

En Georgio (suda Usono), tri homoj mortis pro la uragano Irma (poste malfortiĝinta al tropika ŝtormo Irma) - pro faloj de arbo kaj forblovo. La centro de Irma moviĝis malrapide el la okcidenta bordo de Florido (suda Usono) en sudokcidentan Georgion en frua lunda posttagmezo proksime de Valdosta. En Valdosta, kie multaj floridanoj kolektiĝis por atendi la preterpelon de la ŝtormo, ventoj blovis je rapideco ĉirkaŭ sesdek kilometroj en horo, sed ili ne kaŭzis gravan damaĝon. (0 | US)