2017-09-01 - Paco en Kolombio

Cartagena2011-_Skyline-_HabourFortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (FARK), iama marksista-leninista gerilistaro, iĝis politika partio. La formala komenco de la partio okazis en vendredo en la kolonia Placo de Bolivar en Bogoto, kolombia ĉefurbo, antaŭ amaso da miloj da homoj, prezentante planitan paroladon fare de ĉefo de FARK Rodrigo Londoño, konata per lia milita nomo Timochenko. La partio volas daŭrigi sian "historian celon kaj aspiron por nova ordo de socia justeco kaj vera demokratio en nia lando". (0 | CO)