2017-04-06 - Elekto en Gambio

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

postimageEn Gambio okazis la unua parlamenta elekto post kiam delonga prezidanto Yahya Jammeh estis eksiĝinta kaj ekziliĝinta. El 51 parlamentaj seĝoj, 31 seĝojn gajnis la Unuiĝinta Demokratiana Partio (homrajtistoj, konstituciistoj, kontraŭsubaĉetistoj, bazdemokratianoj, socialdemokratianoj). Po 5 seĝoj gajnis la Ligo por Patriota Resindirekto kaj Konstruo (aŭtoritaristoj, kontraŭkoloniistoj, religiaj konservistoj), la Demokratiana Kongreso de Gambio kaj la Nacia Partio de Repaciĝo. (33 | GM)