2016-06-24 — Eliro el la Eŭropa Unio en Granda Britio kaj Norda Irlando

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (greka akcento)

postimageLa ĉefa ministro de Granda Britio kaj Norda Irlando David Cameron anoncis al reĝino Elizabeto la Dua, ke li estas eksiĝonta ĝis oktobro, post kiam la elektantoj referendume donis kvindek du centonojn de voĉoj por eliri el la Eŭropa Unio. Por la eliro voĉdonis kvindek tri centonoj de sudbritianoj (kaj anglianoj kaj kimrianoj), sed nur tridek ok centonoj de skotlandanoj, kvardek kvar centonoj de nordirlandanoj kaj kvar centonoj de ĝibraltaranoj. (406 | GB)