2016-06-06 — Komunumaj elektoj en Italio

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (ĉeĥa akcento)

34958041La kontraŭestrara Movado Kvin Steloj gajnis la unuan etapon de roma urbestra elekto, kio estas malvenko de italia ĉefa ministro Matteo Renzi kaj liaj kristanaj maldekstranoj en komunumaj elektoj. La kontraŭestrarista kandidatino Virginia Raggi gajnis tridekses centonojn de voĉoj; la kristana maldekstrana kandidato Roberto Giachetti dudekkvin centonojn. Skandalo pro supozata influo de mafio al roma urbestro stimulis la gajnon de la kontraŭestraristoj. (244 | IT)