2016-05-19 — Pluvegoj kaj elektoj en suda Hindio

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (turka akcento)

82051595 La nombro de mortoj post tri tagoj de pluvego kaj glitoj de tero en Srilanko altiĝis al ĉirkaŭ kvardek. Ĉirkaŭ ducent familioj malaperis kaj savantoj tiris korpojn el la koto. Pluvegoj ankaŭ trafis la najbarajn sudbaratajn ŝtatojn — Tamilnadon kaj Keralon, kie ankaŭ estas elektoj de ŝtataj leĝdonaj asembleoj. Socialdemokratoj (Tutbarata Dravida Progresa Federacio de Annadurai) de la tamilnada ĉefa ministrino Jayalalithaa Jayaram ŝajnas laŭ tendencoj gajni Tamilnadon por la dua periodo. (527 | IN)