2016-05-08 — Malpermesoj de aŭtoj en Francio

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (nord-samea akcento)

champs elyseesUnumonata malpermeso de aŭtoj komenciĝis esti valida en la Avenuo de la Elizeaj Kampoj en Parizo unuafoje laŭ novaj ekologiaj planoj. Naŭ novaj stratoj ankaŭ estos dediĉitaj por piedaj irantoj en ĉiu dimanĉo kaj publika ferio. Dektri aliaj stratoj jam estas submetitaj al trafikaj restriktoj laŭ la kontraŭpolua programo "Parizo Spiru". Laŭ aerkvalita reto Airpartif, kiu monitoras poluajn nivelojn en Parizo, estis kvardekcentona malaltiĝo de ellasado de nocaj gasoj en iuj partoj de la urbo. (104 | FR)