2022-11-19 - Brulo en Barato

1668986903-new-project-2022-11-21t040227-011 Brulo, kiu ekis en sabata vespero en kvartalaĉo en Siliguri, Barato, detruis ĉirkaŭ tridek domojn kaj kabanojn, vundetis dekdu homojn kaj senhejmigis tricent homojn. La brulo estis ne intencita, sed akcidenta. Ĝi disvastiĝis el kuirejo en la homplena loko kaj ĝi glutis kabanojn kaj domojn. Estis malfacile por la estingistoj trai la mallarĝajn apudvojojn per siaj maŝinoj. La estingistoj suspektas elektran kurtan cirkviton, ĉar estis malbonaj elektraj kabloj en iuj kabanoj. (IN)