2020-W19 - Komploto en Venezuelo

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

ya5A96.jpgLa venezuela prezidanto Nicolás Maduro diris, ke "13 teroristoj", inkluzive de du usonaj civitanoj laborantaj por la privata sekureca kompanio Silvercorp USA, estis haltigitaj post vanigo de komploto por murdi lin. Li akuzis ilin pri "ludado je Rambo". La ŝtata televido elsendis kameraaĵojn de la kaptitaj solduloj en Aragua, norda Venezuelo. La opozicia ĉefo Juan Guaidó neis ian ajn implikiĝon kun la operacio, sed la kompaniestro Jordan Goudreau asertis la malon. (VE)