2019-W28 - Eksiĝo en Usono

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

Vxw00.jpgLa usona ministro de laboro Alexander Acosta anoncis la eksiĝon de sia ofico pro kreskanta publika kritiko, pri ke li en la jaro 2008 helpis la eksan financiston Jeffrey Epstein por akiri interkonsenton pri kulpo kaj puno, post kiam Epstein estis arestita kaj akuzita pri seksa kontrabandado de neplenaĝuloj. Sed ĵuse oni trovis novajn viktimojn kaj pruvojn kontraŭ Epstein. Acosta estis anstataŭigita per intertempa ministro Patrick Pizzella ekde la 19a de julio. (US)