2019-W18 - Tristo en Ĉeĥio

2970Mikrobuso veturiganta sep futbalistojn de la turka klubo Aytemiz Alanyaspor akcidentis en dimanĉo ĉe Alanya, suda Turkio, rezultigante la morton de Josef Šural, futbalisto de la ĉeĥia reprezentantaro. Iuj aliaj futbalistoj estis grave vunditaj. Ili - inkluzive Steven Caulker, iama anglia arieristo, kaj Papiss Cissé, iama avanulo de Newcastle - revenis al Alanya post matĉo en Kayseri, meza Turkio, kaj ili decidis vojaĝi per mikrobuso, post kiam ilia flugo estis prokrastita. (CZ)