2019-W06 - Tristeco en Irano

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

1280px-Flag-of-Iran-svgAŭtobuso, kiu portis dek homojn, kiuj vojaĝis por pie viziti sanktan lokon, estis atakita de homoj, kiuj pafis kaj kiujn oni ankoraŭ ne rekonis. Tio okazis en dimanĉo norde de la ĉefa urbo Bagdado en centra Irako. Sep iranaj homoj, kiuj tiel vojaĝis, estis vunditaj. La vunditaj homoj, kiuj estis veturintaj per la aŭtobuso, estis portitaj al ejo, kie oni kuracas homojn, kiuj estas malsanaj. Inter ili estis ankaŭ virino en serioza farto. Neniu tuj diris esti farinta la atakon. (IR)