2018-W47 - Akcidento en Ĉinujo

crime-tapeKvin homoj estis mortigitaj kaj dek ok aliaj estis vunditaj en ĵaŭdo, post kiam aŭto veture puŝis infanojn ekster elementa lernejo en Ĥuludaŭ, nordorienta Ĉinujo. Registraĵo el sekurecaj kameraoj montras vicon da infanoj transirantaj la straton antaŭ ilia lernejo, kiam aŭto alproksimiĝas, transveturas en alian lenon kaj ŝanĝas sian direkton al la homa amaso. Dum alia okazo en la pasinta jaro, viro mortigis ok homojn ĉe la antaŭa pordego de infana ĝardeno en orienta Ĉinujo. (CN)