2018-W41 - Reedukado en Ĉinujo

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

45042188-303En la batalo kontraŭ la ujgura movado por sendependo de Ŝjinĝjiango, okcidenta Ĉinujo, plejmulto de kies loĝantoj estas islamanoj, la ĉinuja centra registaro ordonis en ĵaŭdo la laŭleĝigon de reedukaj tendaroj, kie ĉirkaŭ unu miliono el dek unu milionoj da ĉinujaj ujguroj estas tenataj kaj doktrinizataj. La severigita leĝo estas parto de la kampanjo fare de la Ĉinuja Komunista Partio kontraŭ la tjurka popolo ujguroj, kiuj estas aparte gardataj en la urboj. (CN)