2018-W37 - Atako en Ĉinujo

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

safe_imageViro surveturis amason da homoj per sia aŭto en placo plena de homoj en Hengjang, meza Ĉinujo, en merkredo. Poste li eliris el sia veturilo kaj pikis ĉeestantojn. Pli ol dek homoj estis mortigitaj kaj pli ol kvardek aliaj estis vunditaj. La atakanto estis haltigita kaj identigita de polico. La loka registaro deklaris en ĵaŭdo, ke li havas longan kriman registraĵon - vendado de drogoj, ŝtelado kaj atakado de homoj, kio kaŭzis, ke li deziris venĝi sin kontraŭ la socio. (CN)