2018-W33 - "Mi Ankaŭ" en Ĉinujo

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

2800Post kiam kolegaj monaĥoj estis publikigintaj pli frue ĉi-jare en sociaj medioj akuzojn de Ŝi Ŝjueĉeng pro seksa miskonduto kaj ŝtelo el fondaĵoj, oni anoncis en merkredo lian rezignon de lia posteno de la prezidanto de la Budhista Asocio de Ĉinujo. Tio estas rigardata kiel simptomo de kresko de la ismo "Mi Ankaŭ" en Ĉinujo. Oni akuzis lin, ke li estis molestinta monaĥinojn kaj petinta seksajn favorojn de ili en sia pekina monaĥejo. Li estis neinta la akuzojn kiel malverajn. (CN)