2018-W30 - Atako en Sirio

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

37842929_454184358393388_2703984961429438464_nPli ol du cent kvindek homoj mortis en merkredo pro bombaj kaj pafaj atakoj en As-Suŭajda, plejparte loĝata de druzoj, en sudokcidenta Sirio ĉe la jordania limo. Kvar memmortigantoj atakis la urbon kaj uzantoj de armiloj kaj eksplodigiloj atakis plurajn ĉirkaŭajn vilaĝojn, kaptante garantiulojn. La atakoj estis faritaj de la Islama Ŝtato dum la ĉi-jara sud-siria ĝenerala atako kiel parto de la siria enlanda milito. Pli ol sesdek ĝihadistoj estis mortigitaj dum la atakoj. (SY)