2018-01-11 - Neĝa ŝtormo en Kazaĥio

26731011_1419384614851493_6771487366968296297_nPro granda neĝa ŝtormo en Astano, kazaĥia ĉefa urbo, la urbestro Aset Isekeŝev deklaris krizan situacion en la urbo en ĵaŭdo, petante organizaciestrojn, ke ŝtataj institucioj, edukaj institucioj, konstruistoj, privataj kompanioj, butikoj, distraj centroj kaj aliaj komercaj ekzistaĵoj ĉesu siajn agadojn dum la tago, escepte de organizacioj vive necesaj por la urbo: fajra brigado, polico, krizaj servoj, krizaj kuracaj servoj, kuracaj institucioj kaj publikaj servoj. (0 | KZ)