2017-12-21 - Fajro en Sud-Koreio

25659288_812508712253482_8598924967123408156_nAlmenaŭ dudek naŭ homoj estis mortigitaj kaj preskaŭ tridek vunditaj en ĵaŭdo pro grava incendio en ekzerceja konstruaĵo en Sud-Koreio - en la tria plej granda urbo de la provinco Nord-Ĉungĉongo en ĝia nordo. Tio estas unu el la plej mortaj incendiaj katastrofoj de la lando. La plej malbona incendio, kiu iam trafis modernan Sud-Koreion, estis incendia atako en fervoja stacia domo en la sudorienta urbo Teguo, kiu lasis cent naŭdek du homojn mortintajn en la jaro dumil tri. (0 | KR)