2017-10-01 - Pafado en Usono

22195705_10154649865736548_7267022152171960932_nAktiva pafanto atakis subĉielan festivalon de kamparana muziko en Paradise apud Lasvegaso, Nevado, okcidenta Usono, en malfrua dimanĉa vespero. Almenaŭ dudek homoj estis mortigitaj kaj pli ol cent vunditaj. Policanoj mortigis unu suspektaton kaj serĉis aliajn. La pafanto verŝajne estis loka loĝanto. Vizitantoj de la koncerto raportis, ke ili vidis pafilan tubon en la supraj etaĝoj de la hotelo kaj kazino Mandalay Bay en Las Vegas Boulevard kaj aŭdis sonon similan al aŭtomata pafilo. (0 | US)