2017-02-09 - Kritikado de prezidanto en Usono

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

postimagePost kiam Kevin Plank, direktisto de Under Armour (kompanio je sportaj vestoj kaj akcesoraĵo), nomis la usonan prezidanton Donald Trump angle kiel "real asset" ("reala aktivaĵo"), korbo-pilkisto Stephen Curry diris "mi konsentas kun tiu priskribo, se vi forigos la -et"; "real ass" signifas "vera azeno", tio estas "stultulo". Ankaŭ Steve Kerr, trejnisto de Stephen Curry, estis kritikema pri la nova prezidanto jam en novembro, post la elekto de Donald Trump. (18 | US)