2017-01-03 - Laboraj postenoj en Usono

postimageFord Motor Company, usona kompanio fabrikanta aŭtomobilojn, sciigis, ke ĝi nuligos fabrikon planitan por Meksiko kaj anstataŭe investos sepcent milionojn da dolaroj por muntejo en Miĉigano, norda Usono. La kompanio rekte konfesis, ke ĝi decidis tiel pro porkreska politiko defendata de usona prezidonto Donald Trump. Direktoro Mark Fields diris en la miĉigana muntejo en Flat Rock, ke la politiko, kiun Trump "kaj la nova Kongreso indikis celi", estis esenca por la decido de la firmao. (2 | US)