2016-10-30 — Tremo de tero en Umbrio

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

postimageTer-tremo de grandeco 6.6 okazis en meza Italio. Multaj konstruaĵoj estis detruitaj. La ter-tremo trafis la saman regionon, kiu estis trafita de ter-tremo en aŭgusto kaj postaj ter-tremoj en lasta semajno, plue ruinigante konstruaĵojn jam difektitajn post unu semajno de tremoj, kiuj sen-hejmigis milojn de homoj. Estas neniuj tujaj raportoj pri mortoj, sed iuj homoj suferis vundojn, ĉar multaj konstruaĵoj falis. (11 | IT-55)