2015-11-12

122362418Enmigrintoj en Hago, okcidenta Nederlando ĉe la Norda Maro, plendas pri malbonaj vivaj kondiĉoj. "Ni komprenas, ke multaj homoj venas ĉi tien kaj ke la nederlanda registaro kaj la Centra Ofico por la Akcepto de Petantoj de Azilo laboras tre diligente por enloĝigi la rifuĝintojn, sed ni estis en kriza ŝirmejo jam dum kvar monatoj," diris unu el la enmigrintoj. Post laŭtaj kunvenoj pri enloĝigo de enmigrintoj, lia moŝto Vilhelmo-Aleksandro, la reĝo de Nederlando, alvokis al trankvilo. (35)