2011-10-2/3


EL SUDOKCIDENTA AZIO

2011-10-11: Israelo aprobis interŝanĝon de palestinaj malliberigitoj kaj forrabita israela soldato Gilad Ŝalit.

EL ĈINIO

2011-10-11: Korpoj de dek du forrabitaj ĉiniaj ŝipistoj estis trovitaj en Mekongo inter Tajlando, Birmo kaj Laoso.

EL OKCIDENTA EŬROPO KAJ KANADO

2011-10-11: Voĉdonantoj en Novlando kaj Labradoro (orienta Kanado) elektis progreseman-konservistan registaron.

EL LATIN-AMERIKO KAJ OCEANIO

2011-10-12: La aŭstralia Ĉambro de Reprezentantoj aprobis karbonan pagon proponitan de la socialista registaro.

EL ORIENTA AZIO

2011-10-13: La sudkoreia prezidanto Lee Myung-bak parolis antaŭ la usona Kongreso pri libera komerco kun Usono.

NOVAĴOJ INTERNACIAJ

2011-10-13: Teksasaj, seulaj, britkolumbiaj kaj novsudkimriaj sciencistoj eltrovis artefaritajn muskolajn fibrojn el karbonaj nanotubetoj.

2011-10-15: Istoj de la movado "Okupu Wall Street" amase kontraŭis avidecon de riĉeguloj en Tajpeo, Tokio, Berlino, Romo, Madrido, Toronto, Sidnejo, Bukareŝto kaj aliaj urboj.

EL NORDORIENTA EŬROPO KAJ MEZA AZIO

2011-10-16: La urbo Wootton Bassett (sudokcidenta Anglio) estis honorigita per aldono de antaŭmetaĵo "Royal" (reĝa) al sia nomo.

EL USONO

2011-10-18: La usona ministrino pri eksteraj rilatoj Hillary Rodham Clinton neatendite vizitis Tripolon.

EL SUDA EŬROPO KAJ AFRIKO

2011-10-20: La ekslibiestro Muamar Kadafi estis mortigita en ĵus batalakirita Sirto (orienta Libio).